23-an de majo, Chengdu-Wenchuan-Chengdu 310KM/20.5 horoj Sencxeca Biciklado

Estas honore ke ni povas defii nin mem kune kun multaj biciklistoj.
Por rememori la viktimojn mortintajn en la tertremo de pasintjara 5.12, ni devu vivi plu fortege.
Ni vivantaj, daŭras alfronti al diversaj defioj de la vivo. Riĉaj sciaĵoj bezonas fortegan korpon kiel bazon por subteni sin. Ni biciklas por defii nin mem, kaj por fortigi korpojn de ĉinoj. Dum venontaj tagoj, ajnaj malfacilaĵoj ne povos faligi nin. Rigardu kiel ni vivas fortege, miaj gefratoj sur la Ĉielo. Rigardu kiel ni subtenas vin, miaj gefratoj en tertrema regiono!
Vojaranĝo:
Chengdu - Ande Urbeto - Yutang Urbeto (Dujiangyan) – Yingxiu Urbeto – Baiyun Ding Tunelo – Taoguan Urbeto – Wenchuan Urbo
Post kiam ni atingos en Wenchuan, ni tuj rebiciklos al Chengdu laŭ la sama vojo.
En superaj menciitaj lokoj troviĝos replenigejoj.
Distanco: 310 KM
Templimo: dum 20.5 horoj
Aliĝo:
Telefono:13880710998
Dato: antaŭ 5.20
Antaŭkunsido:19:00,5.20 (La dua etaĝo de la Jinjiang Biblioteko)
Kuniĝloko: Yingmenkou aŭtoponto
Kuniĝtempo: frumatene je 3:00, la 23-a de majo
Ekira Tempo: frumatene je 3:30, la 23-a de majo
(Ni ne postulas ekiri kune, kaj reveni kune. Sed vi devos atingi la lokon antaŭ la lasta tempo, alie via defio malsukcesus, laŭ nia opinio.)
Sukcesa limo: Vi revenos al la ekejo en Chengdu antaŭ la 0:00 en la 23-a de majo.
Pri replenigejo:
1. Entute estas 11 replenigejoj, kie oni povas replenigi sin. La distanco inter ĉiuj replenigejoj estas ĉirkaŭ 20-35 km.
2. Defianto povas akiri senpagan sportan trinkaĵon en ĉiuj replenigejoj. Sed tiuj energiaj manĝaĵoj (energia bastono, proteina bastono) estas pagaj.
3. Ĉiuj defiantoj devas subskribi sian nomon en la nomlisto en ĉiuj replenigejoj.
4. Se tiuj defiantoj, kiuj revenos al Chengdu laŭtempe, ne subskribis en ĉiuj nomlistoj, ni opinios ke via defio ne sukcesus.
Pri sekuro:
1.Ĉiuj devos kunporti sekuran kaskon, reflektan ekipaĵon, ĉar ni biciklos en nokta vojo.
2.Ĉiuj devos uzi siajn lumekipaĵojn.
3. Ĉiuj devos obei la trafikan regularon.
4. Atentu: ni biciklos sur la publika vojo, la veturiloj estus danĝeraj por vi; Kaj, ĉar ni biciklos en tertrema regiono, bv. ne proksimigu vin al danĝeraj konstruaĵoj en ripoza tempo.
5. Ĉiuj devos partopreni la antaŭkunsidon, kaj samtempe, vi devos subskribi la interkonsenton. (Se tiuj, kiuj ne estas 18-jaraj, devas jariĝi en 14-jaraj, kaj samtempe la laǔleĝa kuratoro devos subskribi la interkonsenton.)
6. La retejo kaj la administrantoj posedas la finalan klarigan rajton.
Publika Rilata Sekcio de la Sichuan-a Esperanta Asocio
Ĉina Movado-Teamo
Chengdu Weixi Kultura Projekta Limigita Kompanio
2009-4-24
En Chengdu
- Hans Ngo's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
简体中文
繁體中文
English


